Nek junulara nek universala kongresoj en 2021

HeKo 760 4-A, 12 apr 21

“Mi bedaŭras informi vin ke en nia lasta kunsido la estraro de TEJO decidis ne gastigi la fizikan IJKn 2021. Ni scias ke malfacilas antaŭvidi la situacion fine de julio, sed ĉio indikas ke daŭre sufiĉe malfacilos vojaĝi eksterlanden” ĵus anoncis Carlos Pesquera Alonso, vicprezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Nenia aludo pri la ŝvebanta milita stato en Ukrajno, sidejo de la kongreso: kulpus nur la pandemio.

UEA ŝajnas pli kuraĝa: la Universala Kongreso en Belfasto ne estas nuligita, ĝis nun. Krom la pandemio, oftaj surstrataj perturboj karakterizas la nordirlandan ĉefurbon, praktike pli danĝeran ol Kievo.

Du senkongresaj jaroj povas forte kreskigi la deficiton de UEA kaj ĝenerale deprimi la kongreseman membraron. Al UK kaj IJK endas aldoni la konferencon de ILEI en Benino, apenaŭ partoprenotan de eksterafrikanoj. Rezistas la SAT-kongreso en Bjalistoko kaj precipe la semajnoj en kulturcentroj, unuavice KCE en Svislando kaj Greziljono en Francio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.