Laŭ la PIV-blogo, la redakta teamo de Plena Ilustrita Vortaro 2026 konsistas el dudeko da personoj: inter ili apenaŭ troviĝas kompetentaj pri la esperanta literaturo kaj kompetentaj pri leksikografio; kaj neniu aktivulo de la eldonejo Sennacieca Asocio Tutmonda, interalie redaktintoj de la eldono 2003 — kion klarigas de nur forpasoj kaj kabeoj: ekzemple Serge Sire estus leksikologie pli klera ol almenaŭ la duono de la teamanoj.
Ĉu inter ili situas raŭmistoj, konvinkitaj ke esperanto estas vivanta lingvo de vivanta lingva komunumo, kaj ke ĝi estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ arta perilo kaj identigilo? La respondo estas negativa; eĉ inter ili laŭtas konataj antiraŭmistoj, kun famaj motoj kiel “poetoj detruas nian lingvon” aŭ ofta uzo de la nobla vorto “sterko” aludante al itala akademiano, tre valora leksikografo.
Ĉu ili apartenas al la Akademio de Esperanto? Tre malmultaj. Ĉu al la Lingva Komitato de Esperantio? Neniu. Ĉu al la Akademio Literatura de Esperanto? Nur du. Ĉu al la Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino? Neniu. Ĉu iu aŭtoro de grava vortaro esperanto-nacia aŭ nacia-esperanto? Ankaŭ neniu. Ĉu iu ĉefredaktoro de grava kultura periodaĵo? Neniu, se escepti emeritan redakcian sekretarion. Ĉu la tradukinto de lingvistike grava teksto, kiel tiuj de Sassure, Chomsky aŭ simile? Ne. Kompense teamas personoj kies ĉefa kompetento estas kampanji por amata ĉevaleto, kiel sengenra pronomo.
Legu pli en Heroldo de Esperanto kaj Literatura Foiro