Neniu virino inter la kandidatoj de UEA

HeKo 707 3-A, 18 apr 19

Du viroj kandidatas por prezidi Universalan Esperanto-Asocion dum 2019-21: Duncan Charters kaj Fernando Maia jr.

Ok viroj kandidatas por kvin postenoj en la Komitato (elektotaj de la tuta individua membraro).

Neniu virino partoprenos en tiuj balotoj, unuapersone. En la eliranta estraro mem sidas nur unu (Sara Spanó): edzino de TEJO-vicprezidanto, kune kun la edzino de la nuna ĝenerala direktoro de UEA ŝi situas inter la proponintoj pri s-ro Maia. Entute tri virinoj el dek unu subskribintoj.

Pli populara inter virinoj ŝajnas d-ro Charters: lin subtenas oficiale s-inoj Bakker-ten Hagen, Gutiérrez González, Kóródy, Pietrzak kaj Tantin-Ackermann.

Spite al la supra, la gvido de UEA ŝajnas afero inter viroj, almenaŭ ĝis 2022. Simila masklismo delonge karakterizas ankaŭ la Akademion de Esperanto. Tamen restas ankoraŭ ŝanco por la respektivaj estraroj…

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.