Neniu kapablas diri kiel la malgranda islanda esperantistaro voĉdonis okaze de la ĵusa referendumo pri eventuala aliĝo al Eŭropa Unio: se ties rezulto estas interpretebla ankaŭ kiel neo al la centre-liva registaro, kiu subtenis la jeson, probable la islandaj esperantistoj jesis, ankaŭ ĉar ili koncentriĝas en Rejkjaviko, kaj la ĉefurba areo estas la plej EU-ema.
Sed temas nur pri dedukto: Islanda Esperanto-Asocio absolute silentas, male ol faris Svisa Esperanto-Societo, kies prezidanto Arthur Baur instigis la membraron voĉdoni por la aliĝo al Unuiĝintaj Nacioj en la referendumo de 1986. Analoge, SES (en ne EU-lando) estas observanto ĉe Eŭropa Esperanto-Unio, dum IEA (kaj la norvega landa asocio) ne estas. Sed ankaŭ la brita ne estas observanto, eĉ eksiĝis de EEU antaŭ ol Brexit, kiam prezidis ĝin… Paul Gubbins!
Certe en Islando oni multe pli legas eksterlandajn periodaĵojn (reale kaj virtuale) en la angla, ol en la franca, hispana aŭ germana, kio ne favoras la ŝaton al EU: pri multegaj temoj legi precipe aŭ nur en la angla (brita aŭ usona) influas vian pensmanieron.
Nature oni atribuos la maljeson precipe al la fiŝkaptistoj, timantaj la EU-normaron; sed ne kulpas nur ili. Simple la nuna fazo estas atenda por la Unio, kies geopolitika situacio, inter kverelo kun Usono kaj disputo kun Rusio, ne vekas apetiton. Konkludo estas ke la unio pli dividas la popolojn interne ol ĝi unuigas ilin ekstere.