Nia lingvo en grava scienca konferenco en Sofio

HeKo 520 7-B, 28 nov 12

Tuj post la festparolado de la Vicprezidento de Bulgario, s-ino Margarita Popova, ĉe la malfermo de la naciaj festoj okaze de la 150a naskiĝa datreveno de prof. Ivan Ŝiŝmanov, salutis la prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio prof. Boĵidar Leonov.

Dum la tri-taga scienca konferenco en Sofio, 20-22 novembro 2012, organizita de la Bulgara Akademio de Sciencoj kaj la Sofia Universitato “Sankta Kliment Ohidski” prelegis kelkdeko da akademiaj kaj universitataj fakuloj, inter ili prof. Boĵidar Leonov: pri la ideoj de prof. Ivan Ŝiŝmanov pri Lingvo Internacia kaj por ĝia praktika uzo.

Estis vigla intereso al la temo, ĉar Ŝiŝmanov estis ne nur nia “samideano” (laŭ siaj propraj vortoj) sed pro siaj meritoj al “Nia Afero” (kion atestas Enciklopedio de Esperanto, 1933-34) ankaŭ honora prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.

Laŭ propono de la lektoro kaj peto de ĉeestantoj, necesis interveno de sen. Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de la Esperanta PEN-Centro kaj ĉefredaktoro de la revuo “Literatura Foiro”, por kompletigi. Kaj la prelego de Leonov kaj la aldono de Trifonĉovski, kune kun lia traduko el “Rememoroj de esperantisto” de ADA pri prof. Ŝiŝmanov, aperos en la kolekto de prelegoj komence de la venonta jaro ĉe la eldonejo de Bulgara Akademio de Sciencoj.

Pri prof. Ivan Ŝiŝmanov legu la artikolon de Dimitar Haĝiev en “Literatura Foiro” numero 195, februaro 2002.




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.