Nia literaturo en la 42a PEN-konferenco

HeKo 430 8-B, 25 mar 10

Bona ĉeesto de la esperanto-literaturo en la Internacia PEN-konferenco okazanta en Bledo, kie la Esperantan PEN reprezentas c-anoj György Nanovfszky kaj Giorgio Silfer.

Hodiaŭ posttagmeze dum la ronda tablo pri “Literaturo kaj globaliĝo” Giorgio Silfer prelegis pri “Globaliĝo kaj diasporoj: la kazo de la esperanta”. La kontribuo (aperonta en la aprila numero de “Literatura Foiro”) ricevis multajn aplaŭdojn kaj vekis multe da intereso. Unu el la konkretaj rezultoj de tiu intereso estas la invito al la Esperanta PEN prelegi en decembro 2010  ĉe internacia simpozio organizata en israela universitato.

Vespere niaj verkistoj partoprenis en literatura kafejo en la apuda urbeto Škofja Loka. Profitante la ĉeeston de gitaristo, c-ano Silfer atentigis ke poezio situas al muziko same kiel lingvo al instrumento. Kaj por pruvi ke la sama komponaĵo povas bezoni malsamajn partiturojn, li deklamis la tradukon de “Unu frazo pri la tiraneco” de Gyula Illyés, post la parta laŭtlego de la hungara originalo fare de c-ano Nanovfszky. La publiko tre aprezis la prezenton.

La konferenco daŭros dum la venontaj tagoj.

[HeKo 430 8-B, 25 mar 10)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.