“La Esperanto-movado same subtenas la klopodojn de UNESKO, aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por pace solvi la grandajn mondajn problemojn, kiujn la homaro devas fronti en ĉi tiu epoko. Tiurilate nia kontribuo estu helpi ebligi dialogon inter ĉiuj landoj kaj ĉiuj kulturoj surbaze de principoj de justeco, paco kaj egaleco.”
”Fronte al la nuntempaj militoj en diversaj mondopartoj, ni emfazas disvastigadon de la pacemaj ecoj de Esperanto kaj ĝia kulturo. La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.”
La supraj du frazoj konkludas “dekalogon” redaktitan de precipe latinamerika laborgrupo kies proparolanto estas la nuna TEJO-kasisto, Patricio Agustín Iglesias.
Ili ambaŭ estas deziraj pensoj. Sufiĉas konstati la konfliktojn interne al UEA, aŭ la fizikan agreson de Jorge Camacho kontraŭ kongresano en Hispanio, aŭ la seksan molestadon dum TEJO- kaj ILEI-kongresoj (de viroj al virinoj kaj de viroj al knaboj), aŭ ŝteloj kaj bankrotoj, por amare rideti pri “La esperantista komunumo, bazita sur principoj de interkompreniĝo kaj respekto, prezentas modelon por paca kunekzistado kaj konfliktosolvado.” La sociologia analizo pri nia mikrosocio devas esti tute alia.
Sed ankaŭ “La Esperanto-movado same subtenas la klopodojn de UNESKO, aliaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por pace solvi la grandajn mondajn problemojn, kiujn la homaro devas fronti en ĉi tiu epoko” estas pia iluzio: Iglesias kaj liaj (ge)amikoj perceptas realon kiu ne ekzistas.
La nostalgio pri Montevideo sepdek jarojn poste odoras kiel lapennismo sen Lapenna; tiel sena, ke la dekartikola deklaro zorge evitas mencii la “triumfinton de Montevideo”. Kio sugestas la hipotezon ke la laborgrupo ne estas nur simpatie naiva, sed bedaŭrinde intelekte malhonesta.