Nova adreso por la administrejo de "Literatura Foiro"

HeKo 775 6-B, 8 nov 21

La svisa poŝto decidis ke ekde 2022 la poŝtfakoj en la oficejoj ne estos plu senpagaj. La luo kostos dum tuta jaro kiom la manĝoj por dek partoprenantoj en septaga seminario de Afrika Esperanto-Instituto, kaj oni decidis ŝpari tiom da mono fermante la faman leterkeston 311 en Ĉaŭdefono, kiu dum jardekoj servis al ĉiuj establoj en strato Postiers 27. La servo utilis al la poŝto pli ol al la uzantoj, ĉar nun leterportisto devos mem iri al la Esperanto-Domo, eĉ vadante tra la neĝo dum vintraj monatoj.

Bonvolu do adresi viajn korespondaĵojn por Kultura Centro Esperantista, Heroldo de Esperanto, fondumo Pro Esperanto, Feminisma Esperanta Movado, Esperanta PEN-Centro nur al: Chemin des Postiers 27, CH-2300 La Chaux-de-Fonds. Ironio de la sorto: temas pri Vojeto de la Poŝtistoj!

Grava escepto estos Kooperativo de Literatura Foiro LF-koop, plus la revuo Literatura Foiro, kies administrejo ekde Novjartago 2022 instaliĝos en: avenue Leopold-Robert 13, CH-2300 La Chaux-de-Fonds (plej centre en la urbo, apud la granda fontano). Sed la telefono restas por ĉiuj la sama: (41)32 9267407. Kompreneble ankaŭ la respektivaj retadresoj ne ŝanĝiĝas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.