Nova ĉefredaktoro proponota por "Literatura Foiro"

HeKo 758 2-B, 20 mar 21

D-ino Perla Martinelli proponos kandidaton al la posteno de ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, okaze de la ĝenerala Asembleo de LF-koop (eldonanto kaj posedanto de la revuo), en Ĉaŭdefono, 2 majo 2021. Se akceptite, la nova ĉefredaktoro enposteniĝos ekde la jarkolekto 2022, la 53a de la revuo, kun trijara mandato.

C-ino Martinelli daŭrigos sian ŝatatan kunlaboron ankaŭ post la nuna jarkolekto, same kiel la ceteraj membroj de la redakcio. Estinte ĉefredaktoro de 1980 ĝis 1995, kaj dum lastaj tri jaroj, ŝi fariĝis la plej longdaŭra prizorganto de LF (unu jaron pli ol la karmemora Ljubomir Trifonĉovski).

Ŝi estis ankaŭ la ĉefredaktoro de “Femina” dum naŭ jaroj, kaj kunredaktoro de “Heroldo de Esperanto” dum ses. Certe la plej produktiva publicistino en Esperantio. Cetere, la sola virino kiu eniris la estraron de la Akademio de Esperanto, dum la 115-jara ekzisto de tiu institucio. Nun ŝi estas la dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.