Nova IFEF-prezidanto

HeKo 437 7-A, 16 maj 10

La ĵus finita 62a Internacia Fervojista Esperant-Kongreso en Sofio kun 136 partoprenantoj el 18 landoj elektis novan prezidanton de la organizo IFEF kaj plijunigis la estraron entute.

Post la sinsekvaj sep trijaraj mandatoj de d-ro Romano Bolognesi, s-ino Rodica Todor, profesia psikologo laboranta por la fervojkompanio en Rumanio, estis elektita kiel prezidanto de IFEF. Ŝia unua IFEK estis en Kvinkirko/Pécs (1995); de 2001 ŝi gvidas la rumanan sekcion de IFEF, kaj en 2005 organizis la kongreson de IFEF en Braŝovo.

La ceteraj novaj estraranoj estas Sylviane Lafargue (Francio) kaj Vito Tornillo (Italio); en la estraro restas la sekretario-kasisto Laurent Vignaud (Francio). Vakas la posteno de redaktoro de “Internacia Fervojisto”; la ĝisnuna redaktoro de la revuo (kiu laŭstatute estas ankaŭ estrarano de IFEF) restos ĝis baldaŭa enposteniĝo de la nova (kandidatoj momente estas serĉataj).

La 63a IFEK okazos venontjare en Liberec (Ĉeĥio), la 64a kongreso estas planita por Germanio (plej verŝajne en Herzberg).

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.