Novaj aktivuloj formotaj en Burundio

HeKo 779 2-B, 30 dec 21

Novaj aktivuloj estas formotaj en Buĵumburo, fare de Afrika Esperanto-Instituto, dum staĝo planita en la Tanganika Esperanto-Domo dum januaro 2022. Necesas du bibliotekistoj/ arkivistoj, tri lingvotestistoj kaj pliaj afrikaj kadroj por la Esperanta Civito. Ili aldoniĝas al la nunaj vicadministranto de AEI, ekonomo kaj kortisto de la Domo.

La trejnado de la bibliotekistoj /arkivistoj okazas post la transportado de unua granda stoko da libroj kaj gazetoj el Eŭropo, komence de la nova jaro: danke al tiu frajto en la Esperanto-Domo situos tutaj kolektoj de gravaj periodaĵoj, kiel “La Revuo” kaj “Literatura Foiro”, kaj esenca beletra biblioteko. Temas pri unika ŝanco en Afriko.

La preparo de lingvotestistoj koincidos kun la atingo de C1-diplomoj laŭ LTSEC fare de afrikanoj: la lingvotesta sesio disvolviĝos fine de januaro, ekzamenos gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Dum la monata restado de la gecivitanoj el Eŭropo, kadre de Civila Esperanta Servo estos prizorgata la mebligo de la Esperanto-Domo. CES mem havos oficialan fondan asembleon komence de februaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.