Novaj estraroj en Andaluzio

HeKo 485 9-B, 19 jun 11

La 28an de majo 2011 en Malago okazis la ĝenerala Asembleo de “Marbordo de la Suno”, loka societo aliĝinta al Andaluzia Esperanto-Unuiĝo.

La Asembleo elektis sen. Julio Herrero Segura prezidanto, ges-rojn Juan Arjona Leyva sekretario kaj Marilò Torres Mateos kasistino, por etute triopa estraro. Konsekvence, c-ino Carmen San-Segundo Cordero ne estas plu en la estraro (vicprezidantino en la antaŭa mandato).

Kune kun alia civitano, c-ino San-Segundo laŭte kaj publike plendis kontraŭ sen. Herrero, akuzante lin pro centralismo kaj kvazaŭa despotismo. Evidente la akuzo ne ricevis apogon, se konsideri ke, por reelekti la saman prezidanton, la ĵusa Asembleo eĉ modifis la statuton: antaŭe ĉe “Marbordo de la Suno” ne eblis plenumi pli ol du prezidajn mandatojn sinsekve, sed nun sen. Herrero rajtis eniri sian trian.

Sen. Herrero demisiis de la estraro de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kies sekretario li estis, jam antaŭ pli ol kvin monatoj. Neniu laŭstatute valida anstataŭigo ĝis nun okazis.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.