Novaj prezidanto kaj sekretario por KCE

HeKo 491 1-B, 18 aug 11

La hodiaŭa kunveno de la Komitato de Kultura Centro Esperantista difinis la proponon de nova organigramo por la mandato 2012-2014.

La postenon de prezidanto lasos sen. Perla Martinelli kaj tiun de sekretario lasos c-ano Daniel Muhlemann: ili ambaŭ komunikis sian rezignon kun la statute deviga sesmonata fruo. Kandidatoj al la Komitato, elektota komence de 2012, estas sen. Giorgio Silfer (prezidanto), sen. Dieter Rooke (vicprezidanto), s-ino Elisabeth de Mestral (sekretario). La Komitato rajtas alelekti aliajn membrojn, specife s-ron Dominic de Mestral kaj sen. Perla Martinelli.

Pro sia kandidateco al la Komitato, Giorgio Silfer aŭtomate rezignas pri la ofico de revizoro. La kandidatoj al la nova revizora kolegio estas komunikotaj ĉi-aŭtune. Sen. Silfer estis revizoro ĉe KCE ekde 1997, kaj prezidanto en 1995-96; lia prezidonteco koincidas kun la fino de lia konsuleco, kaj ankaŭ kun la lastaj jaroj de lia rezido en Svislando.

La Kunveno aprobis la raporton de la regio, gratulante Fondumon Pro Esperanto pro la diversaj sukcesoj en la domflegado: interalie, ekde aŭtuno 2011 altigo de 45% en la enspezoj pro luigata apartamento kaj grandigo de la loĝebla surfaco per la baldaŭa restrukturado de mansardo. Tiuj enspezoj estas necesaj por gardi la financan ekvilibron, pro eksterordinaraj elspezoj lige al la kontrolo de la mazuta cisterno.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.