HeKo 916 8-B, 7 aŭg 26
La kurso pri la esperanta literaturo kadre de la akademia jaro 2026/27 komenciĝos post kelkaj tagoj en Ĉaŭdefono, tamen organizita de Esplora Instituto de Esperantologio; ĝi daŭros du semestrojn kaj proponos, apud la institucia, po unu monografia kurso semestre.
La unua estos dediĉita al teatro; la studentoj mem elektos la esplorindan aŭtoron: “la teatro de Julio Baghy” estas unu el la du eblaj opcioj. La dua monografia kurso koncernos la tradukan literaturon kaj estos parte gvidata de d-ino Perla Martinelli. La docento por ambaŭ semestroj estas prof. Giorgio Silfer.
Dum la kursosemajno (10-16 aŭgusto 2026) okazos lingvotestado laŭ nivelo C2, fare de KCE laŭ LTSEC.
— EIE-docento