Novtipa Zamenhofa festo en Ĉaŭdefono

HeKo 627 1-B, 16 dec 16

Dekduo da personoj festis la Tagon de la Esperanta Kulturo ĉe Kultura Centro Esperantista en maniero nekutima. Ili estis kaj surloke kaj en Italio, Francio, Meksiko, Usono. Tio eblis danke al la magio de skajpo.

“Ni multe parolis pri Zamenhof, pri liaj verkoj kaj estis menciita ankaŭ homaranismo, kun la demando, ĉu la esperantistaro sukcesis realigi ĝin” raportas sen. Anna Bartek el la Esperanto-Domo de KCE.

Anjo Amika prezentis kvar kantojn: du el “Dimanĉa koncerto” — “Veni, veni Imanuel” kaj “Venu kredantoj”, unu kanton de Georgo Handzlik: “Mi volas danki vin” kaj fine la plej novan kanton: “Pacon kaj Esperon”.

Post la festeno ankaŭ en KCE okazis la skrutinio, sed ne estis tiom multe da balotintoj kiom en 2011.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.