Nur raŭmistoj pretas kongresi en Afriko

HeKo 487 6-A, 6 jul 11

UEA ne sukcesas (aŭ ne volas) organizi Afrikan Esperanto-Kongreson, laŭ la suba gazetara komuniko de c-ano Adjévi Adjé.

“Ĵus pasis la limdato por ricevi kandidatiĝojn al la organizado de Afrika Esperanto-Kongreso (AEK). Bedaŭrinde, neniu kandidatiĝo alvenis, kaj mi devis konkludi, ke neniu grupo aŭ asocio en Afriko vere pretas gastigi la aferon, kvankam intertempe montriĝis intereso flanke de Benino kaj Burundio. Estas domaĝe, ke tiel Afriko preterlasis la ŝancon denove sperti organizadon de renkontiĝo. Kaj mi demandas al mi, ĉu iam Afriko decidos esti aktoro de sia sorto, ĉar al mi ŝajnas ke ni havas preskaŭ ĉiujn eblojn, tamen ni pluploras…”

La komuniko degutis larmojn de finvenkisma krokodilo. Se fakte neniu porlingva asocio pretas inviti kongreson, perlingva tion faris: la Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto estas jam kunvokita al Bujumburo, por la Paska semajno de 2013. Ĝin kunorganizas du establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito: SIPU kaj LF-koop.

La Jubilea Afrika Kongreso en Esperanto estas malfermita al ĉiuj afrikaj esperantistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.