Oficiala fotoportreto de la Konsulino

HeKo 873 4-C, 12 maj 25

La oficiala fotoportreto de d-ino Lorena Bellotti, Konsulino de la Esperanta Civito, estas je dispono de la koncernatoj: principe ĝi devas situi en ĉiu legacio kaj povas situi en la propra sidejo de ĉiu paktinto.

Se la koncernatoj deziras por sia kunsidejo la fotoportretojn de iamaj Konsuloj kaj de la tri ĉefaj ideologoj de esperantismo (Zamenhof, Lanti, Privat), kiel videble en salono Piron de la Helvetia Esperanto-Domo, ankaŭ tiuj bildoj estas je dispono.

Eblas ankaŭ mendi murŝildon kun la blazono de la koncerna establo, por fasado aŭ interna vando. Same pri tablaj standardetoj kun la unuopaj blazonoj kaj pri aliaj insignoj.

Bonvolu kontakti ĉiurilate la vickonsulon pri internaj aferoj, ankaŭ tra nia redakcio. 

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.