Oficiala komuniko de MEF

HeKo 349 5-B, 3 mar 08

La Estraro de Meksika Esperanto-Federacio ĝojas informi ke la LKK de la kongreso en Aguascalientes akceptis la pli frue rifuzitan proponon enprogramigi ankaŭ prelegon de sen. d-ino Perla Martinelli. La temo de tiu prelego estas “La infana raso” de William Auld, kies deklamado estis muntita per duobla kompakta disko en Meksiko pasintjare. Por la okazo estos prezentitaj ankaŭ fragmentoj el la hispanlingva traduko, komencita de c-ano Fidel Figueroa, grava MEF-ano.

Do, la Kongreso en Aguascalientes estos la 9a Nacia Kongreso de Esperanto. Informoj pri la Kongreso (kvankam en la Hispana) situas en www.webmei.org .

Luís Raudón Uribe, MEF-prezidanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.