Oficiala vizito en Burundio

HeKo 411 6-C, 4 dec 09

La Vickonsulo de la Esperanta Civito, sen. Marie-France Conde Rey, faros oficialan viziton en Burundio, inter la 3a kaj la 13a de januaro 2010. La ĉefa celo de la vizito estas esplori la cirkonstancojn pri la starigo de la Civito de la Paco, en 25-hektara teritorio donacita de la burundia ŝtato al SIPU, establo aliĝinta al la Pakto.

La vizito estis delonge planita por la vickonsulo pri la tria mondo, sed la relativa kompetento pri agrikulturo kaj aliaj konsideroj decidigis la Kapitulon konfidi la taskon al la Unua Vickonsulo mem. La restado en Burundio, cetere, okazos dum sen. Conde Rey anstataŭas la Konsulon, sekve ŝi havos plenan reprezentan mandaton ankaŭ okaze de renkontoj kun la burundiaj aŭtoritatoj.

Kompreneble sen. Conde Rey renkontos la lokajn Esperantianojn, speciale la partoprenintojn en la dua Afrika Esperantologia Semajno, el kiuj pli ol unu okupas oficojn de aktisto (sekretario de la Lingva Komitato, aktisto de la Kortumo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.