Oficialigoj de Islama Esperanta Klubo

HeKo 678 9-B, 8 maj 18

Islama Esperanta Klubo oficialigis sian blazonon: temas pri la fundamenta blazono de la Esperanta Civito, kun aldone blanka lunkreskanto en la verda duono, turnita alten. La blazono aspektas tre simpatie, kvazaŭ blanka rideto sub la Verda Stelo.
IEK entreprenis demarŝojn por jura registrado. La unua paŝo estas la agnosko ĉe islama aŭtoritato en Buĵumburo. Poste notario validigos la statuton. Fine la dosiero atingos la ministerion. La tuta procezo postulas pli ol cent eŭrojn, tro grandan sumon por la financaj ebloj de la societo nuntempe. Se islamano bonvolus mecenati, sufiĉus kontakti la klubon: <islam ĉe esperantio.net>.
La esperanto-kursoj daŭras ĉe la korana lernejo de kvartalo en Buĵumburo. Didaktika materialo estas bonvena.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.