Okaze de la Tago de la kuracaj plantoj

HeKo 461 1-B, 22 nov 10

Renkontiĝo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj organizas Esperanto-Societo “Sukceso”, Vraca (Bulgario), en la monaĥejo “Sankta Profeto Ilija” (inter urboj Mezdra kaj Roman), 24-26 junio 2011. Laŭ la bulgara popolkalendaro, la 24a de junio estas la Tago de la kuracaj plantoj (ĉar tiam plej fortaj dum la jaro).

La programo de la renkontiĝo antaŭvidas prelegojn pri la kuracplantoj kaj la popol-kredoj kaj -kutimoj tiuokaze, pri la utiligo de kuracplantoj por memsanigo kaj por produktado de medikamentoj, pri la historio de la monaĥejo (aĝa kelkajn jarcentojn, situanta en pitoresta loko, kelkcent metrojn apud la internacia fervojo Bukareŝto-Sofio), folklor-muzikan kaj literaturan programon. Por Sankta Meso la organizantoj invitos la Episkopon de Vraca (en kies diocezo estas la monaĥejo).

Por kontakti la orgnizantojn: Esperanto, PK 26, BG-3000 Vraca (Bulgario). Rete: sukceso ĉe bitex.bg

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.