Oomoto vizitas la Esperanto-Domon

HeKo 337 9-C, 31 aug 07

Laŭ invito de la Konsulo de la Esperanta Civito, oficialaj reprezentantoj de Oomoto vizitis hodiaŭ la Esperanto-Domon en Ĉaŭdefono. La bonvenaj gastoj estas s-ro Inagaki Jasuhiko, vicprezidanto de EPA (Esperanto-Populariga Asocio Kioto Firio), kaj rev. Kimio Matsumoto, vicdirektoro de la eldona departemento en Kameoka.

La gastojn akceptis la prezidantino de Kultura Centro Esperantista, sen. Perla Martinelli, kune kun sen. Anna Bartek kaj la Konsulo mem. Ĉi-lasta akompanis s-rojn Jasuhiko kaj Matsumoto ankaŭ tra la urbo, kie okazas la jara kermeso. La agrablan  kunvivecon la gastoj spertis ankaŭ per tipa manĝo de paco kaj amikeco, nome fromaĝa fonduo, al kiu estis invititaj ankaŭ aliaj kunlaborantoj de KCE.

Al demando de la gastoj pri vizito en Japanio, la Konsulo respondis ke certe iam tio okazos, sed lia prioritata intereso estas por la lokoj kie situas paktinta establo: li ja prezidas la Esperantan Civiton, kaj ne arogas al si la titolon de “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj”.

La ĉeestantoj interparolis ankaŭ pri la situacio de Dalai Lama, al kiu bedaŭrinde la japanaj aŭtoritatoj rifuzas la enirvizon por ne malplaĉi al Pekino. Tio kaŭzas ke Li ĉeestas nur per vidbendo la interreligian kunvenon de Oomoto. La japanaj gastoj esprimis aprezon pri la rezolucio de la Civita Senato rilate Tibeton, kaj surprizon pro la deklaro de la prezidanto de UEA, favora al la invado fare de Popola Ĉinio. Pri ambaŭ vidpunktoj (de la Civito kaj de UEA) la japana delegacio eksciis jam antaŭ la vizito, tra diversaj gazetaraj fontoj.

Adiaŭante la ŝatatajn gastojn, la prezidantino de KCE invitis Oomoton aranĝi foje konferencon, je eŭropa skalo inter Oomotanoj, en Ĉaŭdefono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.