Opinio pri Oficiala Komuniko n-ro 32 de AdE

HeKo 735 1-C, 15 maj 20

La redakcio de HeKo ricevis de la Akademio de Esperanto (AdE) la Oficialan Komunikon n-ro 32. Ĝi estas repliko de la Akademia Estraro al provokema blogisto, kiu efektive celis embarasi aliajn subjektojn (precipe TEJOn), sed la afero misevoluis envolvante akademianon.

La plej antikva esperanto-institucio (1905) partoprenis en la redaktado kaj promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito (2001). Tamen la Civita informa organo ne estas devigata publikigi ĝiajn komunikojn, ĉar ĝis nun AdE ne aliĝis al la Pakto.

Konsultinte (eks)akademianojn kiuj havas la esperantan civitanecon, ni opinias ke nek la Akademio havis la devigon respondi al la blogisto, nek la blogisto meritas atenton. Konsekvence, nenio plia aperu en HeKo pri la tuta afero.

(Riichi Karibe, Konsulo)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.