Ora jubileo de la Esperanto-Klubo en Idensalmo

HeKo 838 1-A, 9 jun 24

Meze de septembro 2024 la Esperanto-Klubo de Idensalmo (Finnlando) festos la kvindekan datrevenon de sia fondo. La klubo havas aparte riĉan historion, ĉar en ĉi tiu urbeto de Alta Savonio situis la redaktejoj de “Literatura Foiro” kaj “Kontakto” dum la 1970aj, disvolviĝis SAT-kongreso en 1982, okazis pluraj landaj kaj semajnfinaj esperanto-aranĝoj. Tiam, sed ankaŭ nun, eksterlandanoj membris en la societo.

Ĉefaj motoroj de la Klubo estis/as c-anoj Reino Eriksson kaj Onni Kauppinen, kies instruisto (almenaŭ perfektige) estis tre juna Giorgio Silfer, kiu vivis en Savonio dum tri jaroj. C-ano Silfer promesis sendi personan salutmesaĝon al la evento, certe ne nur laŭcirkonstancan.

La ora jubileo koincidos kun la Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, kiuj gastigos interalie la ensemblon Asorti el Litovio kaj kanteliston el Finnlando. Festparolados Osmo Buller.

Komentoj

Alessio Giordano

24a Jun 2024 Lun - 17h41

Saluton

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.