Orienta Afriko, ĉigongo, kataluna lingvo, magio, kamiŝibajo

HeKo 848 9-B, 26 okt 24

Plej varia la lasta tago de la tria NAKSE en Toso-de-Maro: Raya Androvska prezentis ŝtofajn artaĵojn el Orienta Afriko (ne la eksitala), kie ŝi longe vivis; Nan Wang Matthias logis multajn al ĉigongo; Rubèn Fernández brile kaj sinteze profilis la katalunan lingvon (bone ke Alfons Tur, prezidanto de KEA, rezignis prelegi pri la temo); du aliaj katalunoj, Antonio Badia kaj Petro Martín, gvidis amuzan atelieron de magiaj ludoj; kaj Giorgio Silfer portis la japanan magion de kamiŝibajo, per sia “Gvendolena la blanke-brova”.

La ĉi-jara NAKSE finiĝis per granda kontento: la programo, la beleco de Toso-de-Maro, la gastronomio kaj komforto en la hotelo, la naturo, la ekskursoj kaj vizitoj kontribuis kune al granda sukceso. La kvara NaturAmika KulturSemajno disvolviĝos ankoraŭ en Toso-de-Maro, meze de oktobro 2025, eluzante pli multe la avantaĝojn de la hotelo por sia programo. 

En 2026 NAKSE ne okazos, ĉar ĝin anstataŭos samsezone la Literatura Mediteranea Krozado, kiun Esperanta Naturamikaro organizos kune kun la Esperanta PEN. Gratulon kaj dankon al ĉiuj Abeletoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.