Otto Gabos donas al LF-koop la tradukrajton

HeKo 597 3-B, 2 apr 16

La bildromano “Esperanto” de la fama komiksisto Otto Gabos, eldonita ĉe Casterman, estas tradukota al nia lingvo, kun la celo publikigi ĝin ĉe la sama prestiĝa eldonejo, kun la distribua subteno de LF-koop.

Pri tiu projekto interkonsentis hieraŭ la aŭtoro mem, kiu rezignas je tantiemo, kaj la prezidanto de LF-koop, c-ino Perla Martinelli, dum agrabla kaj fruktodona renkonto en Bolonjo.

Al Otto Gabos kaj lia bildromano la februara numero de “Literatura Foiro” ĉi-jare dediĉis la kovrilon kaj eseon. Otto Gabos esprimis ankaŭ la intencon partopreni la venontan festivalon de Angulemo, paralele al kiu la paktinta establo Esperanto Ĉarento planas realigi ekspozicion pri la naŭa arto en esperanto.

(HeKo 597 3-B, 2 apr 16)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.