Pacifisma poemo de Nazim Hikmet ankaŭ en esperanto

HeKo 677 8-B, 21 apr 18

La Turka PEN lanĉis tradukoĉenon por la poemo “Kiz çocuĝu” de Nazim Hikmet verkita en 1956. Probable la epoko koincidas kun la vizito de la poeto en Prago, kiam li havis kontakton kun la esperanto-teatro, kiel atestas “Historio de la esperanta literaturo” de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Inter la unuaj lingvoj enviciĝis ankaŭ la nia, per traduko de prof. Silfer. La turkaj gekolegoj tuj rimarkis ke lia “Unu knabino” havas rimojn, male al la ceteraj. La unua strofo tekstas:
La pordon vian mi frapas
la pordojn ĉies kaj ĉie.
Gvatas neniu nek gapas
knabinon mortintan tie.


La knabino en la poemo mortis pro la atombombo en Hiroŝimo.

Legu pli en Literatura Foiro


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.