Papa bondeziro en nia lingvo

HeKo 497 7-A, 26 dec 11

“Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron!” bondeziris papo Benedikto XVI hieraŭ en esperanto, post sia tradicia mesaĝo el Romo. La bondeziro okazis en sesdek kvin lingvoj.

Antaŭ ol la papo aperis en la centra loĝio de la Baziliko, la itala ŝtata televizio montris unuaplane la panelojn kun la literoj E-S-P-E-R-A-N-T-O kaj la raportisto de la itala elsendo diris: “Unu el la lingvoj, kiujn la papo uzos por diri siajn bondezirojn estos esperanto, kiu estas la lingvo…”. Poste li ŝanĝis temon por anonci la aperon de la pontifiko. La panelojn oni remontris dum la elsendo plurfoje, kaj aparte dum la esperantlingva saluto.

La esperantistan aleston organizis, kiel kutime, c-ano Gianni Conti. Kun li en la placo Sankta Petro staris Elio Bonomolo, Filomena Canzano, Patrizio Cilli, Giovanni Daminelli, Antonio De Cristofaro, Francesco Maurelli, Jitka Skalická, Felice Sorosina, kaj ges-roj Isabel kaj Ranieri Clerici. 




Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.