Parlamenta sesio kunvokita al Milano

HeKo 464 3-C, 16 dec 10

La lasta parlamenta sesio de la nuna mandato estas kunvokita al Milano (Italio), 3 junio 2011.

En la antaŭa vespero la geparlamentanoj festos kune la dekan datrevenon de la promulgado de la Konstitucia Ĉarto de la Esperanta Civito, okazinta 2 junio 2001 en  Sabloneto, do en la regiono kies ĉefurbo estas Milano. Atentinde, la 2a de Junio estas per si mem festotago en la tuta Italio.

Dum la Forumo certe ne plu kunvenos antaŭ la elektoj por la renovigo de la Senato (15 decembro 2011), eblas ke la Senato havos ankoraŭ sesion en Svislando, meze de aŭgusto 2011.

La tagordoj estos komunikitaj al la geparlamentanoj laŭ la limdatoj fiksitaj en la respektivaj reglamentoj (senata kaj foruma).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.