Partopreno en la Marŝo por Paco Perugia-Assisi

HeKo 486 5-C, 24 jun 11

La Esperanta Civito partoprenos per propra delegacio en la “Marŝo por Paco” de Peruĝo al Asizo, 25 septembro 2011, laŭ propono de c-ano Gianni Conti. Temas pri internacia evento karakteriza de la itala pacifismo, iniciatita en 1961 fare de Aldo Capitini, amiko kaj kunlaboranto de Edmond Privat.

La “Marŝo por Paco” estas senperforta defilado, laŭ itinero 24-kilometra en la centro de Italio; ĝi celas atesti favore al la paco kaj frateco inter la popoloj. Interalie ĝi naskis la flagon, kiun enkondukis en Esperantion la organizantoj de la SAT-kongreso en Ĉaŭdefono (2003). Tiu flago, kiu kovris la tablon de la estrado, vekis la mokan proteston de prof. Michel Duc Goninaz en “La Ondo de Esperanto”.

Ĉi-semajne c-ano Conti (kiu kandidatis por la Blanka Listo al la Senato en 2001) rapide vizitis Asizon, por pristudi detalojn de la esperantista alesto. Anoncis sin jam dudeko da personoj, al kiuj aldoniĝas nun la delegacio de la Esperanta Civito, gvidota de la Konsulo mem.

La Civita partopreno estas ankaŭ konkreta respondo al la alvoko de Gianni Conti: “Mi petegas vin ne lasi nin solaj, vi vidos ke ĉio iros bone, estos granda sukceso ankaŭ en la amaskomunikiloj”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.