Partoprenontoj en la 4a Ateliero de FEM

HeKo 527 4-B, 28 feb 13

Naŭ personoj estis akceptitaj al la prepara kurso por la partopreno en la 4a Ateliero pri redakta kreivo, organizata de KCE sub la aŭspicio de Feminisma Esperanta Movado, en Ĉaŭdefono 8-13 julio 2013.

Ili estas (parenteze la ĉefaj eduklingvoj): Marie-France Conde Rey (franca); Anna Bartek (hungara); Paola Birgit Giommoni (itala); Polina Kalnitskaya (rusa);  Jarlo Martelmonto (sveda); Perla Martinelli (itala); Chamberline Nguefack (kamerunia idiomo kaj franca); Dieter Rooke (germana); Etel Zavadlav  (kroata). Krom du, ili ĉiuj havas la esperantan civitanecon.

La ateliero estos enfokusigita pri la redaktado kaj grafiko de la revuo “Femina”, sed kompreneble kion oni lernas, tio taŭgas ankaŭ por aliaj periodaĵoj. Por la formado necesas almenaŭ la nivelo B.2, laŭ diplomo de LTSEC aŭ ĝia ekvivalento.

La prepara kurso komenciĝos ĉi-semajne.

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.