PEN-Asembleo post finance pozitiva jaro

HeKo 651 8-B, 15 jul 17

La ordinara Asembleo de Esperanta PEN-Centro kunvenis kvorume hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Svislando: tagprezidis sen. Zlatoje Martinov, protokolis sen. Miroslava Kirova.

La financa raporto, prezentita de unu el la revizoroj, montris pozitivan jaron 2016an, pro la donaco por la eldono de la kajeroj pri la esperanta literaturo, la aĉeto de apartamento rezervota al la Esperanta PEN post la morto de la mecenato kaj la bona ordigo de la kotizado: dudek pagintoj en 2016, el kiuj dek ses jam rekotizis por 2017.

La aktiveco rezultis el raportoj pri la jam enpaĝigata kajero destinita al la PEN-membraro (sen. Marie-France Conde Rey, kiu zorgis pri la francigo), la rilatoj kadre de la Pac-Komitato (Zeki Ergas), kadre de la Lingvorajta kaj Tradukarta Komitato (sen. Giorgio Silfer), kadre de la Verkistina Komitato (c-ino Perla Martinelli). La Asembleo analizis pli profunde ol kutime la situacion ene de PEN Internacia.

Estis aprobitaj du rekomendoj: unu por la daŭrigo kaj intensigo de rilatoj kun unuopaj PEN-Centroj, alia por partopreno en aliaj literaturaj kongresoj, kiel WALTIC.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.