PEN Internacia estas finance tre sana

HeKo 692 8-B, 11 okt 18

Dum la finvenkisma parto de Esperantio kutimas aŭdi pri enormaj strukturaj deficitoj, unuavice en Roterdamo, estas konsole legi la ciferojn de PEN Internacia, kies spezkalkulo laŭ dimensio egalas al kvaroblo de tiu de la bankrotanta UEA, sed kies jara saldo estas ekvilibra, ĉu pro minimuma deficito en 2017 ĉu pro eĉ profito (ankaŭ minimuma) prognozita por 2018.

Male ol ĉe UEA, en la spezkalkulo de PEN Internacia la membrokotizoj malmulte gravas (dek procentoj de la tuto). Male ol ĉe TEJO, en la spezkalkulo de PEN tute ne gravas la subvencioj el Eŭropa Unio (neniom el Erasmus Plus, ekzemple). PEN vivas precipe el subvencioj de skandinavaj kaj nordatlantikaj cirkvitoj: duono el ĝia mono venas de la Sveda Internacia Disvolva Agentejo.

Pli similas al UEA la financoj de Naturamika Internacio: ili efektive dependas grandparte de la membrokotizoj, kaj el tio rezultas struktura deficito (kiu mankas ĉe PEN). Tamen ne temas pri pli ol cent mil eŭroj, kiel ĉe UEA (egala al triono de la enspezoj), sed pri sumo ankoraŭ sub kvin ciferoj, do proporcie tre malgranda. Aliflanke, dum UEA draste altigis (eĉ kvarobligis) siajn kotizojn, NFI malaltigis ilin, nome la kongreso (regata de la landaj federacioj) pasintjare decidis ke ĉiuj federacioj kaj la junularo (tute aŭtocefala, kaj ne nur aŭtonoma kiel TEJO) pagu malpli al la Viena centralo. Do la struktura deficito ekestis ĉar la periferio volas doni malpli al la centro.

Se kompari finance la tri NROjn: PEN Internacia fartas tre bone, NFI iom baraktas sed ne bankrotos, UEA survojas al bankroto. Ĉu doni monon al UEA signifas savi ĝin aŭ nur longigi ĝian agonion? La leganto mem trovu respondon.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.