PEN Internacia havas novan prezidanton

HeKo 407 8-B, 21 okt 09

Hodiaŭ la Asembleo de la delegitoj de PEN Internacia (kie la esperanto-literaturo estas reprezentata de c-anoj Giorgio Silfer kaj György Nanovfszky) elektis John Ralston Saul kiel internacian prezidanton, post sesjara ofico de Jiří Gruša.

Ĉi-lasta, amiko de Václav Havel, estis unu el la plej gravaj disidentaj ĉeĥaj verkistoj. Inter la iamaj prezidantoj ni memoras Alberto Moravia, Heinrich Böll, Arthur Miller, Pierre Emmanuel, Mario Vargas Llosa kaj György Konrád. Dum la prezido de Konrád esperanto estis agnoskita definitive kiel literatura lingvo, en 1993.

John Ralston Saul estas fama kanada romanisto kaj eseisto, prezidinto de la kanada PEN, laŭreato interalie per la Pablo Neruda medalo el Ĉilio, la itala PEN-premio kaj la titolo “Chevalier des Arts et des Lettres de France”.

Okaze de la prezidantiĝo Saul deklaris: “PEN Internacia estas la plej grava kaj antikva organizo literatura kaj esprimlibera en la mondo. Milo da verkistoj en prizono aŭ en danĝero tra la mondo atendas nian helpon. Ni devas inventi novajn vojojn por renversi la kreskon de aŭtoritataj kontroloj. Minacoj kontraŭ la esprimlibero ekspansias ĉien, precipe per la kresko de populismo en la mondo post la Dekunua de Septembro. Aldone, centoj da minoritatoj kaj indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj estas en danĝero de malapero. Jen la ekstrema negacio de la esprimlibero.”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.