PEN Internacia solidara kun la Nobel-premiito

HeKo 463 4-B, 11 dec 10

Solidara persona alesto de la prezidanto de PEN Internacia, John Ralston Saul el Kanado, ĉe la hieraŭa ceremonio en Oslo por la livero de la Pac-Nobelo al la ĉina homrajta aktivulo Liu Xiaobo, prezidinto de la Sendependa Ĉina PEN-Centro.

Liu Xiaobo estas la kvara politika malliberulo honorita per la Pac-Nobelo, post Carl von Ossietzky (Germanio, 1935), Andrej Saĥarov (Sovetunio, 1975) kaj Aung San Suu Kyi (Birmo, 1991). Lia engaĝo kaj lia literatura aktiveco parte similas al tiu de la ĉeĥa Vaclav Havel, ankaŭ estrarano de sia landa PEN-centro.

Al la gekolegoj de la Sendependa Ĉina PEN-Centro sen. Perla Martinelli sendis gratulan mesaĝon, nome de la Esperanta PEN. En la mesaĝo nia prezidantino interalie “memoras la agrablajn horojn kune pasigitajn en diversaj mondkongresoj, laste en Dakaro 2007”, kaj la “subtenon de la Sendependa Ĉina PEN-Centro al la kandidateco de Giorgio Silfer kiel internacia sekretario de PEN Internacia, en Norvegio 2004”. En tiu okazo la reprezentanto de la esperanto-literaturo ricevis 40% de la voĉoj: tre digna rezulto kontraŭ la gajninta kandidatino de la Usona PEN.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.