PEN-konferenco prokrastita

HeKo 345 1-B, 16 jan 08

La eŭropa PEN-konferenco estas prokrastita al 2009: tion decidis la loka organizanto, por ke ĝi koincidu kun la Zamenhofa kaj Literatura Jubileo. La konferenco okazos do meze de julio 2009 en Ĉaŭdefono, laŭ la anoncita programo. Tamen ĝi estos pli enfokusigita al nia literaturo, kaj ne traktos prioritate la perspektivojn de PEN Internacia. Tial ankaŭ la laborlingvoj estos nur du: esperanto kaj la franca; eblos interveni ankaŭ en aliaj lingvoj, sed la dokumentoj estos disponeblaj nur en la menciitaj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.