Perioda kunsido de la redakcio de "Literatura Foiro"

HeKo 913 5-B, 19 jun 26

Hodiaŭ kunsidas en Ĉaŭdefono la redakcio de “Literatura Foiro”, kun telematikaj alestoj el tri kontinentoj; laŭ la tagordo proponita de la kunĉefredaktoroj, gec-anoj Perla Martinelli kaj Alessio Giordano, pluraj gravaj temoj apudas la kutiman konsultiĝon pri la venonta numero (ĉi-foje la aŭgusta, jam finredaktata). Unuafoje partoprenos c-ano Giacomo Comincini, kandidato al la responso pri la planlingvistika rubriko ekde 2027.

La redakcio analizas la rezulton de diversaj publikaj prezentoj pri la revuo (Internacia Junulara Festivalo, Bobelarto, Kultura Esperanto-Festivalo), de la progresanta retejo literaturafoiro.com, de la ciferiga kaj arkiva aktivecoj. 

La revuo, organo de LF-koop kaj de Esperanta PEN-Centro, apogas la kooperativan eldonejon per la specifa atento dediĉota al demandoj pri Artefarita Intelekto, OpenAcces, surmerkatigo. La redakcio estas memstara aliĝinto al la Pakto por la Esperanta Civito, same kiel tiu de “Heroldo de Esperanto”.

— LF-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.