Perla Martinelli en Barcelono pro omaĝo al Tabucchi

HeKo 853 7-B, 14 dec 24

En Katalunio la esperanto-kulturo pli kaj pli ŝuldas al la konsorcio de la Esperanta Civito, vera transnacia produkta platformo. Fakte la grava Itala Kultur-Instituto en Barcelono invitis la tradukintinon de “Asertas Pereira”, c-inon Perla Martinelli, prezenti la version en nia lingvo okaze de omaĝa tago al Antonio Tabucchi.

La evento estas planita por 4 marto 2025, kaj ĝin partoprenos la vidvino de la aŭtoro, prof. Maria José de Lancastre el Lisbono. Fakte ŝi estis tre favore impresita de la prezento dum la 3a NaturAmika KulturSemajno en Toso-de-Maro, la pasintan oktobron.

La programo, adresita al italoj kaj italistoj, okazos plejparte en la itala lingvo.

La romano “Asertas Pereira”, eldonita de Kooperativo de Literatura Foiro, estas mendebla ĉe la plej gravaj libroservoj aŭ rekte tra lf-koop [ĉe] esperantio [punkto] net (lf-koop[at]esperantio[dot]net)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.