Al la demando “Ĉu via baza tezo estas, ke UEA ja posedus la necesajn monrimedojn por konservi la Centran Oficejon kun oficistaro, iom vastan eldonan agadon kaj diversajn aliajn tradiciajn agadojn siajn, sed mem decidas tion ne fari?” s-ro Osmo Buller, eksdirektoro de la CO de la Universala, respondis jese en la nordeŭropa skandalisma retgazeto kutime funkcianta kiel voĉtubo de la opozicia alo. Jen lia peza akuzo:
“La oficiala refreno en la lastaj jaroj estas, ke la oficistaro de la iama grandeco estus finance neeltenebla kaj tial necesis redukti ĝin. Oni eĉ ekstrapolas la kostojn de antaŭ ok-naŭ jaroj ĝis hodiaŭ, kvazaŭ plu restus la samaj dungitoj kiel tiam kaj ili intertempe ricevus salajrokorektojn pro inflacio kaj ekstrajn plialtigojn pro oficdaŭro kaj neniam okazus emeritiĝoj kaj eksiĝoj. Serioza sinteno estus lasi la oficejon evolui nature, konservante ĝian spertan stabon kaj adaptante ĝian grandecon, se tio iĝus efektive bezonata. Anstataŭe, oni elektis fari tranĉojn sole pro tranĉoj, per kio eblis fari nur damaĝon.”
“Fone estis librotenista mentaleco, kiu nur celas redukti kostojn, kaj krome la idee vakua populismo de Renato Corsetti, kiu jam en la 90-aj jaroj predikis, ke “la Centra Oficjeo estas tro forta”. La 90-aj jaroj estis sukcesa periodo de UEA kun i.a. grandaj UK-oj kaj ĉiujare pli ol 7000 individuaj membroj, sed Renato kaj liaj partianoj ne komprenis, ke malantaŭ la sukcesoj estis ĝuste la modele funkcianta CO. Aŭ se ili komprenis, ili ne volis agnoski tion, ĉar sukcesoj emas naski ĵaluzon kaj envion. Ĉiukaze ekis evoluo, kiu fine kondukis al radikala senfortigo de la CO.”
“Neniam oni pravigis tiun politikon per kohera strategio sed nur per tendence prezentitaj librotenaj ciferoj. Post la antaŭa Strategia Plano (ĝis 2017) la estraroj funkciis sen ajna strategio aŭ konsekvence konceptita plano. Mankis vojo kaj celo. La elektoj en Bruno ne donas multe da espero, ke tiurilate io pliboniĝus.”
(publika retejo)
Komentoj
13a Aŭg 2025 Mer - 03h36
Jam en 1995 s-ro Hans Bakker, estrarano pri financoj, proponis maldungi duonon de la oficistaro por reekvilibrigi la bilancon. La oficistaro minacis amasan eksiĝon, kaj la estraro de UEA preferis retiriĝi, anstataŭ kapti la bonan ŝancon. Eble d-ro Corsetti ne estas defendinda, sed ankaŭ la tezo pri kvazaŭa prospero en la 1990aj (danke al la burokrata aparato!) ne estas defendebla.
Aldonu komenton