Pianisto Korobeĵnikov intervjuita de Franca Radio

HeKo 446 2-A, 25 jul 10

Ĉe la nacia radio-kanalo France-Culture, ĵaŭdon la 19an de julio 2010, en rekta kaj publika elsendo el la Muzeo Fabre en Montpeliero, estis intervjuata kaj aŭskultata la esperantista mirinfano Andrej Korobeĵnikov, nun 24-jara, konata pro sia partopreno en la Univesalaj Kongresoj de Gotenburgo 2003 (kie li majstre interpretis verkojn de Skrjabin) kaj Florenco 2006.

Mirinfano li estas pro la dudeko da internaciaj pianopremioj jam rikoltitaj, pro la diplomo pri juro akirita kiam apenaŭ 17-jara, kaj pro la regado de kelkaj lingvoj: rusa, angla, itala kaj esperanto. La intervjuisto kaptis la okazon por demandi pri lia lernado de nia lingvo.

Korobeĵnikov rakontis, ke li tre rapide lernis en la fakultato pri juro, kie li eĉ ricevis klasojn en nia lingvo. Li entuziasme detalis sian plezuron uzi “la nuran konstruitan lingvon uzeblan, riĉan, adaptiĝeman kaj buntan”. Li aludis pri UKoj kaj, esprimante sin en eleganta angla, distingis inter la mondeco de la angla kaj la internacieco de esperanto.

(Marie-France Conde Rey)
Legu pli en “Heroldo de Esperanto



Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.