Pli favora aboneblo por HdE fare de Lexus

HeKo 630 1-B, 8 jan 17

Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncas modifon en la abontarifoj de “Heroldo de Esperanto” 2017.

Kiuj abonos la paperan version, tiuj ne bezonos aboni aparte la retan. La abontipo “papera versio” fariĝis “papera + reta versio”, dum la prezo restas neŝanĝita.

Kiuj jam abonis la paperan, tiuj rajtos aliri la retan version.
Kiuj jam abonis kaj la retan kaj la paperan versiojn, tiuj ricevos krediton ĉe Sociala Grupo Lexus.
Kiuj jam abonis nur la retan version, tiuj per aldono de kelkaj eŭroj povos aboni ankaŭ la paperan version.

La abonoj faritaj ĝis nun por la reta versio ekvalidos ekde la lanĉo de la reta versio. Do, neniu malprofitos. La papera versio validas por difinita nombro de numeroj.

(Fabrício Valle)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.