Pli kaj pli bizara la "affaire Orellana"

HeKo 416 3-A, 5 jan 10

La skandalgazeto “Libera Folio” anoncis al la mondo ion, kio estis al ni konata jam de la pasinta oktobro; sed kiam temas pri skandaloj, HeKo volonte lasas la prioritaton al alies voĉtubo, kies alvokiĝo estas skandalisma.

La “affaire Orellana” tamen ne estas ankoraŭ tute klara. Unuflanke, Internacia Esperanto-Instituto devus fari oficialan komunikon, se ĝi ne volus perdi sian prestiĝon (kaj tiel nerekte kompromiti la bildon de la Ĉe-metodo). Aliflanke, leviĝas voĉoj defende al s-ro Bernardino Atilio Orellana Rojas, kiu daŭre ĝuas la estimon de kelkaj UEA-funkciuloj, de Meksiko ĝis Nov-Zelando.

Interalie, en la najbara Aŭstralio oficialaj retpaĝoj daŭre prezentas lin kiel direktoron de Internacia Esperanto-Instituto. Ne temas pri esperanto-retejo, sed pri: http://www.atlantium.org/biographies.html Fakte, ekde majo 2007 s-ro Orellana estas “Acting Director of Intercultural Affairs”, do speco de vicministro, ĉe la Imperio de Atlantium.

Antiraŭmistoj mokas la alternativan organizan modelon de la Esperanta Civito, plene demokratian kaj indiĝene esperantan, sed ne volas rigardi en sia propra hejmo, ĉe siaj dungitoj aŭ protektatoj aŭ simple similuloj… Kiom da antiraŭmistoj ministras imper-ie kaj ad-ministras malhoneste? A suivre, dirus franclingvanoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.