Pli vasta la redakcio de "Literatura Foiro"

HeKo 755 6-B, 26 feb 21

Hodiaŭ vespere la redakcio de “Literatura Foiro” kunsidis telematike en pleno, sub la kunordigo de la ĉefredaktoro, c-ino Perla Martinelli. La renkonto okazis redaktofine de la aprila numero (310), liverota al la presejo komence de marto. La plej longe kaj senpaŭze aperanta kultura revuo en esperanto en oktobro 2021 trafos sian lastan rekordon, superante la periodaĵon “Fonto” laŭ nombro da numeroj.

Ekde printempo la redakcio estos pli vasta: c-ano Alessio Sacha Giordano komencos kunlabori kiel asistanto de la ĉefredaktoro, kaj al la fakoj kino (Conde Rey), feminaj paĝoj (Martinelli), recenzoj (Minnaja), lingvistiko (Pita), teatro kaj historio (Silfer) aldoniĝos komikso kaj kartuno, konfiditaj al la kompetento de Daniele Binaghi, estro de projekto RoMEo.

Ĉu aŭdaci sloganon? “Kvankam LF fariĝis Literatura Foiro eĉ sen via valora kontribuo, ĉu ne venis la momento por almenaŭ (re)aboni ĝin?”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.