Plia Lingva Komitatano ekde junio 2019

HeKo 708 4-C, 5 maj 19

Okaze de la baldaŭa parlamenta sesio estos anoncita la nomo de almenaŭ unu plia Lingva Komitatano de Esperantio, inter la komunikoj de la Konsulo al la Senato.

La decido konformas al la artikolo 2, paragrafo 3 de Lex Academica, kiu rajtigas la Konsulon nomumi ĝis kvin novajn LK-anojn dum la koncerna mandato.

Nuntempe ekzistas dek unu LK-anoj. La ofico de la dekdua (kaj eventuale de la dektria) ekos 2 junio 2019, en la Tago de la Esperanta Lingvo.

La Senato ankaŭ diskutos kaj aprobos amendoproponon pri Lex Academica, subskribitan kaj de la majoritato kaj de la opozicio. La amendo modifos la kvorumon, preventante la riskon de iu paraliza “coniunctio praescripti”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.