Plibonigi sin mem, por plibonigi la mondon

HeKo 427 9-C, 6 mar 10

HeKo: La prezidinto de UEA, d-ro Renato Corsetti, publike deklaris: “La [Esperanta] Civito ne vere havas ion por diri pri la maniero progresigi Esperanton favore al la neesperantista mondo.” Ĉu la Konsulo ŝatus komentarii tiun aserton?

Konsulo: La raŭmismo radikas en la konvinko, ke progresigi esperanton favore al la esperanta popolo signifas progresigi ĝin ankaŭ favore al la neesperantista mondo, ĉar kaj nia diasporo kaj ĉiu popolo estas parto de la mondo. En tiu ĉi kunteksto, la kvalita kresko de la esperantistaro helpas al la progreso de la mondo. Komparu la diferencon: antaŭ jarcento inter la anarkiistoj la plej fama esperantisto nomiĝis Errico Malatesta — hodiaŭ ŝajnas Jakvo Schram… Simple ne eblas “plibonigi la mondon”, se oni ne komencas per la plibonigo de si mem.

En la specifa kazo de la kontribuo el la Esperanta Civito, pridubata de Renato Corsetti, li bonvolu (re)legi almenaŭ la festparoladon okaze de la jubileo de Amikejo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.