Pola Radio: la hebrea anstataŭ esperanto

HeKo 322 3-A, 27 jan 07

Agentejo Reuters informis, ke la Pola Radio elsendos en la hebrea ekde marto 2007, por plifirmigi la rilatojn inter Pollando kaj Israelo kaj por refuti la reputacion de poloj kiel antisemitoj. La unuaj elsendoj estos kelkhoraj.

Oni mencias Adam Burakowski (vicdirektoron de la fako pri eksterlandaj elsendoj de Pola Radio), kiu interalie diras: “Ni volas informi la mondan judan komunumon pri la juda minoritato en Pollando.” Rimarko: Pola Radio praktike elspezos por la hebrea tion, kion ĝi ŝparis per la likvido de la esperanto-redakcio…

Pzemek Grzybowski tiel analizas tiun likvidon, en la organo de SAT-Amikaro:
“Pro viaj multaj demandoj rilate la fermon de la esperanto-redakcio de Pola Radio en Varsovio mi informas, ke la afero estas nebula. En landaj ĵurnaloj oni povas trovi informojn, ke la bazo de tiu ĉi decido estas ideologia kaj politika (antisemitismo); certe ne ekonomia, ĉar la kostoj de funkciado de la redakcio estas ĉ. mil eŭroj monate, do preskaŭ nenio kompare kun kostoj de aliaj institucioj.”

“La persono, kiu kulpas pri la fermo estas la vicprezidanto de la Pola Radio Jerzy Targalski – fanatika katoliko, antisemito, dekstrula ĵurnalisto, do ulo tipa en la nuna pola registaro, plena je ksenofobio, fanatismo, fermo je la mondo. Oni povas nur bedaŭri ke la protestoj kaj peticioj ne funkciis.”

“Laŭdire estos disponeblaj nur materialoj en interreto. Jen nuna Pollando! Ni revenis al la stato de la antaŭa politika sistemo. La diferenco estas nur jena: antaŭe estis ruĝa diktaturo, nun nigra (aŭ eĉ bruna!).”

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.