Por rekta demokratio: referendumoj

HeKo 430 3-C, 23 mar 10

“Krom la komitato ankaŭ simplaj UEA-membroj havu la rajton influi la asocion, ekzemple per referendumo. Tiun ĉi vorton ne konas UEA en sia statuto kaj ankaŭ la ĝenerala direktoro [Osmo Buller] ne konas ĝin.” Tiele sen. Dieter Rooke (Ruĝa grupo) reagis al la negativaj sintenoj el la suproj de SAT kaj de UEA pri la petskribo por kunigi la kongresojn de la du finvenkisme strukturitaj asocioj.

Efektive Universala Esperanto-Asocio ne konas referendumon, dum la statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda antaŭvidas ĝin, kvankam ĝi estas utiligata esence nur por ratifi decidojn de la kongreso. Se efektive (kiel asertis la prezidanto de la Plenum-Komitato) la lasta SAT-kongreso en Milano malaprobis la proponon de k-do c-ano Rooke, li rajtus nun postuli referendumon en SAT.

En la Esperanta Civito la referendumojn normigis Lex Referendaria (iniciatita de la Blanka opozicio) en 2004, kaj perfektigis la amendoj aprobitaj de la Senato en 2008. Praktike nur en la nova Esperantio ekzistas rekta demokratio en plena formo, kun la ebleco eĉ eksigi la Konsulon. Ĝis nun tamen neniu referendumo estis proponita.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.