Por vivi kristane sian esperantistecon

HeKo 403 3-A, 14 sep 09

Kiom valoras esperanto por la kristano, se ĝi ne fortigas lin sur la vojo kiu kondukas al la vivo? Kaj ĉi tiu vojo estas la amo, kiu estas la esprimo de la vera kredo.

Se vi amas vian proksimulon purakore, vere vi konas Dion. Sed se vi asertas paroli lian saman lingvon, tamen vi ne amas viajn gefratojn, vi ne konas Dion kiu estas en vi. Se vi lernis esperanton, vi decidis doni konkretan signifon al la metafora esprimo “paroli lian saman lingvon”, kaj tiel pli facile vi povus ami ne nur la proksimulon, sed ankaŭ la fremdulon, la malproksimulon kiu elektis la saman lingvon. Kaj tiam la diro estus ankaŭ faro, kiel admonas S. Jakobo en sia ĝenerala epistolo: “Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva”.

Por kristano la esperantisteco valoras nur se ĝi estas faro. Ĉu aliĝi al kongreso estas faro? Ne. Ĉu pagi la kotizon al asocio estas faro? Ne. Same ne estas faro, iri al la preĝejo aŭ doni obolon al la eklezio. Kiam S. Johano admonas: “Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion”, ne pensu ke tio sufiĉas sur la vojo kiu kondukas al la vivo.

La esperantisteco iĝas faro, se ĝi intensigas vian solidarecon kun la aliaj, kaj tiam vi estas aŭtenta kristano. Se vi opinias, ke via esperantisteco estas faro, ĉar vi donacas lernolibretojn al afrikanoj, produktante nenion pli ol eternajn komencantojn, vi ja ne utiligas kristane vian esperanton. Kaj vi ne estas entute kristano, se vi asertas ke “afrikaj esperantistoj ne estas rendimentaj”. Ĉu la amon al via samlingvano vi kondiĉas aŭ mezuras laŭ la rendimento? Kaj kion scias pagano grasigita per la mono de naivuloj, pri la vojo kiu kondukas al la vivo? Ja skribis S. Paŭlo al la korintanoj: “Tra via malforto mi montros mian forton”. Nu, kio pli malforta ol Afriko, nuntempe?

Helpi al la esperantistoj en pli malriĉaj mondopartoj signifas estimi ilin kaj vivi sian esperantistecon kristane. Taksi ilin laŭ eblaj membrokotizoj signifas nek estimi ilin nek vivi sian esperantistecon kristane.

Kiom valoras esperanto por la kristano, se ĝi ne fortigas lin sur la vojo kiu kondukas al la vivo? Kaj ĉi tiu vojo estas la amo, kiu estas la esprimo de la vera kredo. Amen.

(Frato Melquíades OFM)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.