Post semajno kunsidos la Kapitulo

HeKo 760 7-C, 15 apr 21

La Konsulo kunvokis la Kapitulon al la monata skajpa kunsido, 22 aprilo 2021, en la tria ĵaŭdo anstataŭ la tria merkredo, ĉar unu el la vickonsuloj forestos en misio.

Krom rutinaj eroj, la tagordo enhavas la rilatojn kun Konsilio de Eŭropo, la malneton de propono pri direktivo rilate la administradon kaj flegadon de Esperanto-Domoj, la preparon de la parlamenta sesio 2021 en Svislando kaj la starigon de la afrika legacio.

La kresko kvalita kaj kvanta de la aktiveco ĉe Kultura Centro Esperantista en 2022, interalie pro Kultura Esperanto-Festivalo kaj la unua semestro de Esplora Instituto de Esperantologio, ĝojigas la Kapitulon, prezidatan de sen. Riichi Karibe. Samtempe la Kapitulo zorgas ke ne ekestu unupoluseco en la Esperanta Civito, malkongrue al la principoj de federismo kaj subsidueco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.