Pozitive kaj negative en 2009

HeKo 421 3-A, 30 jan 10

La redakcio de “La Ondo de Esperanto” enketis ĉe diversaj personoj pri atingoj kaj fiaskoj en Esperantio dum la pasinta jaro. Jen la respondo de la unusola intervjuito kiu havas la esperantan civitanecon.

Pozitive: 
- La relative bona kulturnivelo de diversaj jubileaj eventojaroj, kun pozitiva eĥo ankaŭ ekstere, interalie la Google-honorigo la 15an de decembro.
- La progreso de la studoj kaj kritikaj analizoj pri Zamenhof kaj lia ideologio, markita per kelkaj libroj kaj la unua Simpozio pri Homaranismo en Svislando.
- La ekspansio de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco. 
- La kreskanta aktiveco en Afriko, malgraŭ severaj malfacilaĵoj.

Negative:
- La revekiĝo de persekutemo kontraŭ la esperanta popolo, aparte rimarkebla dum UK en Bjelostoko.
- La financaj kaj reputaciaj malfacilaĵoj ĉe pluraj institucioj, jen ĉefe pro la ĝenerala konjunkturo (Esperantic Studies Foundation), jen ĉefe pro malkompetenta administrado (Kastelo Greziljono), jen ĉefe pro manko de ideoj kaj laborfortoj (La Kvinpetalo), jen ankaŭ pro ŝtelo de mono (Internacia Esperanto-Instituto).
- La ridindeco de la kampanjo Change por Obama, kie UEA engaĝis sin ĝis kompromitiĝo.
- La kreskanta tensio inter Roterdamo kaj Afriko, specife inter la ĝenerala direktoro / estraro de UEA kaj ĉefaj afrikaj aktivuloj.

(respondis Giorgio Silfer)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.